Copy Paste 2

Copy Paste 2

General

Cookies help us deliver our Services. By using our Services or clicking I agree, you agree to our use of cookies. Learn More.

Joined
23 Nov 09
Moves
136561
21 Jun 14

Pastafaria estas religio satira kontraŭ la decido de la ŝtato Kansas (Usono) lerni ĉe la lernejoj la "Teorion de la Modelo Inteligenta" kaj la "Teorion de la Evolucio".

Pastafario aŭ "pastafariismo" estas satira religia movado inventita aŭ fondita de Bobby Henderson; ĝi adoras la Flugantan Spagetan Monstron. Ĝia nomo estas aludo al la Rastafaria movado kaj samtempe al la farado de pasto, el kiu eblas fari spagetojn.

Registrigo de la eklezio

La movado Ctrl-C, Ctrl-V en jaro 2011 petis klasifikiĝi kiel kongregacio. Tiun peton unue per neo respondis Kammarkollegiet ("Kamera Kolegio", sveda ŝtata aŭtoritato pri tiaj aferoj, aprile en 2011 pro tio ke la kopimisma eklezio ne aranĝas diservojn. Kompletigajn informojn pri "kopiakting", tio estas dosierinterŝanĝo kiujn kopimistoj rigardas kiel klasifikeblaj kiel diservoj, endonis la petantoj, sed la peto denove ricevis neon julie en sama jaro.[5] Decembre 2011 permesis Kamera Kolegio al Misianta Kopimisma Eklezio registriĝi kiel religia eklezio.[6]
Argumentoj por registrigo

Kopimismanoj asertas ke sub protekto de religio eblas fari aferojn kiuj normale ne estas permesataj. Reprezentanto de Kamera Kolegio respondis ke ĉiuj, senrigarde je religio, devas obei leĝojn, sed fakte konstateblas ke:

Kristanan pastron Åke Green, kiu dum sia prediko atakis samseksemon, loka tribunalo kondamnis pri instigo kontraŭ popolgrupo en jaro 2004. Tiu krimo alilande nomiĝas malamparolo (angle Hate speech, france Discours de haine). Poste en plej supera tribunalo oni malkrimigis lin juĝante ke en kadro de religia servo li rajtis libere paroli.
Laŭ leĝo mutiligo de homo estas malpermesata. Tamen en Svedajo oni rajtas mutiligi, eĉ per helpo de ŝtate pagata ĥirurgo, sendefendan knabeton se sin kaj lin oni nomas islamano aŭ judo.

Do, per sama logiko, kopimismanoj insistas ke ankaŭ kontraŭkopirajta kopiado devas esti permesata al kopimismano ĉar temas pri observo de religia devo.

Kopiado estas sankta ĉar la tuta vivo kaj evolucio funkcias per kopiado. Genetike ĉiu homo, ĉiu besto kaj ĉiu planto estas remiksa kopio de siaj gepatroj. Bakterioj kaj eŭkariotaj korpaj ĉeloj (cutoj) multiĝas per kopiado kaj divido.
Kritiko kaj amaskomunikila atento

La eklezion kaj la decidon pri registrigo ŝerce menciis blogoj kaj kronikoj tutmonde. Redaktestra blogo de Stokholma konservativa gazeto Svenska Dagbladets konstatas ke intenco de la membroj estas uzi protekton pro religia libereco por preterpasi svedajn leĝojn kontraŭ pirata (tio estas kontraŭkopirajta) kopiado, kaj opinias ke tio montras mankoj en kompreno pri celoj de religia libereco.[7] Angla kanalo BBC News priskribas ĉi celon kiel forturnita de realo, kaj ke ĝi ne respegulas la svedan juran sistemon.[8][9] Televida debatisto kaj programestro Siewert Öholm priskribas la eklezion kiel enpraktika ŝerco kaj opinias ke Kamera Kolegio "tretis sur la plej baza fundamento de religia libereco, nome la rajton teni ion je sankta".[10][11]

Usona gazeto The New Yorker priskribas kiel la eklezio ekestis kaj opinias ke ĝin, same kiel ekzemple Rastafarian religion, inspiris kaj formis politika demando. Plej grava celo de la eklezio, eldirite, estas formi kaj krei atenton pri protestoj kontraŭ la reguloj pri kopirajto.[12]
Ligoj al politika movado

La eklezio havas, kiel supre kompreneblas, ligojn al Ung Pirat, la junulara organizo de sveda politika partio Piratpartiet. Ili havas saman poŝtan adreson, afero kiun la spirita gvidanto Isak Gerson nomas je "praktikaĵo" kiu devenas el la fakto ke li mem uzis ĝin por sia privata poŝto. La fondinto de Pirata Partio, Rick Falkvinge, kaj ĝia partiestro, Anna Troberg, jam frue blogis pri la gazetara komunikaĵo de la eklezio.[13] Anna Troberg nomas la eklezion "interesa fenomeno", sed observigas ke ŝi ne celas membriĝi en la eklezio, ĉar ŝi estas agnostikulo.[14][15]

Über-Nerd

Joined
31 May 12
Moves
8317
22 Jun 14

quid pro quo.